LSG
         
  English français español nihon svenska  
  Logotipo de LSGLSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj  
         
 

frontpaĝo
kiuj ni estas
statuto
membriĝo
kotizo
ligiloj
yahoo (lsg-ano)

 

FORUMO
bulteno de LSG

Malnovaj numeroj. (La lasta numero aperos ĉi tie nur kiam ĝi ne plu estas la lasta.)
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
 

Enlistiĝu al lsg-ano



Servo de groups.yahoo.com

klarigo

 

! ! 15 s. >> http://lsg-esperanto.org ! !

Kiuj ni estas

Faka asocio kunlaboranta kun UEA

LSG estas organizo en la Esperanto-movado por gejaj*, biseksualaj kaj transseksualaj geviroj. Laŭ sia statuto, LSG havas jenajn celojn:

  1. Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
  2. Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
  3. Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.

La ligo eldonas kaj dissendas la bultenon Forumo (troveblas ankaŭ rete) ĉiun trian monaton, kaj ĉiujaran liston de gastigantoj kiuj pretas helpi vojaĝantajn anojn.

*) gej- = samseksam- (el la angla "gay")

 
         
 
 
© LSG
LSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj
lasekretario@gmx.net
www.forumo.hpg.com.br